Veraj salikokoj
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Alpheoidea | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La veraj salikokoj (scienclatine: Caridea) apartenas al la artikuloj. Ili vivas en sala kaj nesala akvo, sed precipe en la maro, plej volonte sur sabla fundo, kie ili povas enfosi sin por ŝirmi sin kontraŭ predantoj.
Estas ĉirkaŭ 250 specioj da veraj salikokoj, kaj en tropikaj, duontropikaj kaj malvarmaj akvoj. Ĝenerale ili fariĝas pli grandaj, kiam la akvo, en kiu ili vivas, estas pli varma. Ili manĝas ĉiajn bestajn kaj plantajn restaĵojn.
La plej konataj veraj salikokoj estas la grizaj salikokoj aŭ krangonoj (Crangon crangon). Ili vivas, precipe dum la somero, ĉe la marbordo. Dum la vintro ili iras al pli profunda akvo. Krangonoj antaŭ ĉio dumnokte estas aktivaj.
Terminologio
[redakti | redakti fonton]La termino "salikoko" ne estas taksonomia, sed aplikiĝas al ĉiu dekpiedulo kun longa, relative malgranda korpo adaptita por naĝado. "Veraj salikokoj" estas popularscienca termino uzata en pluraj lingvoj por la infraordo Caridea, kvankam ĝi fakte ne inkludas kelkajn bone konatajn specojn de salikokoj.